El Metro de Montreal
Enirejo de metroo

INFORMOJ EN ESPERANTO

 ALIAJ LINGVOJ
Français
English

• Español
• Italiano
• Català
• Aldonu vian lingvon

 ENHAVTABELO
• Bazoj
• Historio
• Aktuala Sistemo
• Trakveturilaro
• Stacidomoj
• Diversaĵoj

• Galerio de la metroo

LA METROO DE MONTREALO

"La metroo estas por Montrealo tio, kio la bulevardoj estas por Parizo aŭ la kanaloj por Venecio."
Jean-Claude Germain, historiisto

Bonvenon al la metrosistemo de Montrealo, la plej bona maniero vojaĝi en la franclingva metropolo de Nordameriko! Ĉi tiu moderna rapidtransporta sistemo estas efikeca, utila, kaj malmultekosta, kaj estas inter la plej arkitekte distingitaj metrosistemoj de la mondo.

Malsame kiel multaj aliaj metroretoj, kiuj havas kilometrojn da samaj stacidomoj, ĉiu stacidomo en Montrealo estas diferenca. La sistemo estas ankaŭ belege dekorita per centoj da publikaj artaĵoj, kiel skulptaĵoj, freskoj, kaj vitraloj.

Tro ofte, homoj transkuras subtere sen aprezi la belecon kiu povas plezurigi siajn vojaĝojn, nek la fortan laboron kaj kreemon kiu necesis por la starigo de la servo kiun ili hodiaŭ ĝuas. Ĉi tie montrealanoj povas revidi tion kion ili preterkuras ĉiutage, kaj alilokanoj povas esplori nian mirindan urbon per tio kio kuŝas sub ĝiaj stratoj.

Bienvenue à bord!

Matt McLauchlin
Retejestro


MAPO DE LA MONTREALA METROSISTEMO

Mapo de la metroo


GALERIO DE LA METROO


OFTAJ DEMANDOJ

BAZOJ
1. Kio estas la metroo de Montrealo?

La metroo de Montrealo estas ĝia sistemo de amastransporto per subtera fervojo, unu el la plej gravaj transportmodoj en Montrealo.

2. Kio estas la STM?

Logotipo de la STM sur metrotrajno La STM (Société de transport de Montréal - Korporacio de Transporto de Montrealo) estas publika korporacio kiu administras la busojn kaj metroon de la insulo Montrealo. Ĝi fondiĝis en 1950 kiel la Komisio de Transporto de Montrealo. Ĝi estas la dekkvare plej granda dunganto en Kebekio.

3. Kiom da stacioj estas en la montreala metrosistemo?

La sistemo aktuale inkluzivas 65 staciojn en kvar linioj.

4. Kiel distingiĝas la montreala metrosistemo disde aliaj metrosistemoj de la mondo?

La montreala metrosistemo distingiĝas trimaniere disde aliaj metrosistemoj:

  1. Malsame kiel la plejparto de metrosistemoj, ĝi estas konstruita entute subtere, pro la vintraj kondiĉoj de la urbo.
  2. Ĝi estis la unua metrosistemo de la mondo kiu kuras entute sur pneŭoj anstataŭ sur ŝtalaj radoj. Tio permesas pli kvietan veturon kaj por la pasaĝeroj kaj por la ĉirkaŭaj konstruaĵoj. Ĝi ankaŭ plifaciligas supreniron laŭ deklivoj.
  3. Ĉiu stacio havas distingigan stilon, desegnon, kaj dekoron. Tio helpas pasaĝerojn kun vidaj kaj aliaj handikapoj je trovi siajn celstaciojn, kaj ankau multege pliigas la estetikan ĝueblecon de la sistemo.

5. Kiom kostas veturo per la montreala metroo?

Unuopa plenkosta veturpago kostas 2,50 kanadajn dolarojn. Aliaj pagmanieroj eblas, ekzemple bendoj de biletoj, monataj, semanaj, kaj tagaj abonoj, kaj malpliigitaj kostoj por pliaĝuloj kaj infanoj.

Metroa simbolo6. Kie estas la plej proksima metrostacio al ĉe mi?

Metrostacioj identiĝas sur ĉiuj mapoj de la urbo. Ankaŭ, se buslinio haltas ĉe metrostacio, la stacio identiĉas sur la bushalteja ŝildo.

Por pliaj informoj en Montrealo, kontaktu la STM: (514) 288-6287 (A-U-T-O-B-U-S).

Klaku ĉi tie por vidi mapon de la transportreto de la STM (documento .pdf, tre granda!) Ĉi tiu mapo ankaŭ haveblas senpage de la biletgiĉetoj de la metroo.

Ĉiuj metrostacioj klare identiĝas per la simbolo je via dekstro.

7. Kiel mi decidas kiun linion uzi?

Estas kvar linioj:

LinioOkcidenta kapstacioOrienta kapstacio
Linio 1 - VerdaAngrignonHonoré-Beaugrand
Linio 2 - OranĝaCôte-VertuHenri-Bourassa
Linio 4 - FlavaBerri-UQAMLongueuil–Université-de-Sherbrooke
Linio 5 - BluaSnowdonSaint-Michel

Linioj identiĝas per koloro (verda, oranĝa, flava, aŭ blua), kaj la direkto en ĉiu linio identiĝas per la stacio je la fino de la linio.

Iri de McGill al Pie-IX per la linio Honoré-Beaugrand Ekzemple, supozu ke vi estas ĉe la stacio McGill kaj vi volas iri al la stacio Pie-IX. Se vi trovas tiujn staciojn en la karto, vi vidos ke la stacio je la fino de tiu linio estas Honoré-Beaugrand. Vi devas do trovi la kajon Honoré-Beaugrand kaj preni tiun trajnon.

Mapo de la metrosistemo troviĝas je la kapo de ĉi tiu paĝo. Mapoj ankaŭ disponeblas senpage de metrostaciaj biletvendejoj kaj estas afiŝitaj en ĉiu metrostacio kaj trajno.

8. Kiel mi transiĝas de trajno al trajno?

Se viaj komenca kaj cela stacioj estas sur malsamaj linioj, vi devos transiĝi inter linioj. Tio eblas je kvar stacioj:

  • inter la verda, oranĝa, kaj flava linioj, ĉe Berri-UQAM;
  • inter la verda kaj oranĝa linioj, ĉe Lionel-Groulx;
  • inter la oranĝa kaj blua linioj, ĉe Snowdon kaj Jean-Talon.
Kontrolu la karton por konstati kiu transiĝostacio plej taŭgas por via vojaĝo.

Por transiĝi, vi nur devas eliri la trajnon ĉe la taŭga stacio, trovi la nomon de la linio kiun vi serĉas, sekvi la ŝildojn, kaj eniri tiun trajnon. Ne necesas pagi denove aŭ havi transiĝilon.

9. Kial mi uzu la metroon?

Poluaj ellasoj pro unu persono
kg CO2/persono dum 5 km

12345

1: Biciklo
2: Metroo
3: Buso
4: Kompakta aŭto, 1 pasaĝero
5: 4x4, 1 pasaĝero

Fonto: Métro, 7a de junio 2001, p. 7

Pro multaj kialoj publika transporto preferindas super privataj aŭtoj.

  • Ekologiaj kialoj. Ĉiutage, miloj da aŭtoj strangolas la urbajn stratojn per trafiko kaj la urban aeron per poluaĵoj. La brulado de petrolo estas unu el la plej severaj ekologiaj katastrofoj afliktante nian turmentatan planedon, menante la forcejefikon kaj tialaj klimatŝanĝaj kataklismoj. La publika transporto estas pli ekologie sana elekto, kaj ĉar la energifonto (en Montrealo, hidroelektro) estas pli pura ol petrolo, kaj ĉar komuna uzado malpliigas individuan konsumadon.

  • Ekonomiaj kialoj. Montrealo estas inter la nordamerikaj urboj plej multekostaj por aŭto-uzantoj kaj plej malmultekostaj por publiktransport-uzantoj. La jara kosto de aŭto povus pagi dudek monatojn da metropasiloj, plus po unu dekdolaran taksiveturon ĉiun tagon, kun sufiĉe restante por malmultekosta ferio en Eŭropo. Aŭtoveturado estas ekonomia sensencaĵo.

  • Trafiko. En la metroo ĝi ne ekzistas. Nek necesas batalo por parkspaco.

  • Sekureco. Ŝoforas metrotrajnon profesia trajnisto. Tro ofte ŝoforas aŭton ebria stultulo. Kaj evidente, kiam vi tro multe trinkis, vi certe devas ne veturi mem.

  • Plezuro. Aŭtoj nenion faras por pliĝuebligi urban vivon. En la metroo, kontraŭe, oni povas malstreĉiĝi, etendi la krurojn, aŭskulti muzikon, legi, studi, ekvilibrigi la ĉeklibron, aŭ tutsimple rigardi la pasantan homamason kaj miri la arkitekturon. Ĉu tio ne preferindas ol sidi kaj koleriĝi en trafikŝtopo?


    HISTORIO

    10. Kiel montrealanoj sin transportis antaŭ la metroo?

    La unua ĉevaltirata tramvojo (Montreal City Passenger Railway Company) instaliĝis en 1861 kaj foriĝis en 1894. La unua elektra tramvojo malfermiĝis en 1892. La unua busservo komenciĝis en 1919 sed ne fariĝis grava transportrimedo ĝis 1925.

    Pri trolebusoj, Montrealo estis la unua urbo en Kanado kiu instalis sistemon, la 29an de marto 1937. Ĝi funkciis ĝis 2:28 atm, 28a de junio 1966, ĵus antaŭ la malfermiĝo de la metroo.

    11. Kiam komenciĝis la ideo de metroo en Montrealo?

    La 15an de majo 1902, federala leĝprojekto korporaciigis la Montreal Subway Company por "malfermi, konstrui, kaj administri metroon aŭ metroojn" en Montrealo. La unua propono por tia fervojo datiĝas de 1910.

    12. Kiam fondiĝis la montreala metroo?

    La reto oficiale malfermiĝis je la 14a de oktobro 1966.

    13. Kiom da stacidomoj ĝi havis komence?

    La unua reto havis 10 staciojn en la verda linio inter Atwater kaj Frontenac, 15 staciojn en la oranĝa linio inter Bonaventure kaj Henri-Bourassa, kaj la tri staciojn de la flava linio, do 26 staciojn (inkluzive de la korespondejo Berri-UQAM). Ĉiuj minus ses el ĉi tiuj stacioj estis tuj malfermitaj; la stacioj Frontenac, Beaudry, Square-Victoria, kaj Bonaventure estis malfermitaj dum la sekvaj kelkaj monatoj, kaj la flava linio inaŭguriĝis la 1an de aprilo 1967, por servi la Mondan Ekspozicion kiu okazis en la insuloj Sainte-Hélène kaj Notre-Dame en tiu jaro.

    14. Kiom da tempo daŭris la konstruo de la metroo?

    Laboro komenciĝis la 23an de majo 1962, sur la strato Berri apud la strato Jarry. De tiam, la konstruo necesis kvar jarojn kaj duonon ĝis la oficiala inaŭguro kaj kvin jarojn ĝis la tuta malfermiĝo de la komenca reto. La plej nova sekcio, la blua linio inter la stacioj Snowdon kaj Acadie, malfermiĝis la 4an de januaro 1988.

    15. Kiom kostis la konstruo?

    La konstruo de la unua sekcio de la metroo kostis 217,3 milionojn da dolaroj, kiu estis konsiderata en tiu tempo tre malmultekosta por tia metrosistemo.

    16. Kiu kunlaboris en la projekto?

    Multaj homoj kunlaboris en la projekto de metroo. Ĝi inaŭguriĝis dum la administro de la urbestro Jean Drapeau, kaj la projekto disvolviĝis sub la estreco de la prezidanto de la Commission de Transport de Montreal, la inĝeniero Lucien L'Allier. Ambaŭ sinjoroj estas nun honoritaj en metrostacioj nomitaj por ili. Inĝenieroj de la pariza metroo, simila laŭ desegno kaj teknologio, konsultis kun kanadaj inĝenieroj. Proksimume 5000 personoj laboris pri la konstruado de la sistemo.

    17. Kiam malfermiĝis la ceteraj linioj?

    La konstruado disvolviĝis ĉi tiel:

  • 6a de junio 1976: verda linio, Préfontaine - Honoré-Beaugrand.
  • 3a de septembro 1978: verda linio, Lionel-Groulx - Angrignon.
  • 28a de aprilo 1980: oranĝa linio, Lucien-L'Allier - Place-Saint-Henri.
  • 7a de oktobro 1981: oranĝa linio, Vendôme - Snowdon.
  • 4a de januaro 1982: oranĝa linio, Côte-Sainte-Catherine.
  • 29a de junio 1982: oranĝa linio, Plamondon.
  • 9a de januaro 1984: oranĝa linio, Namur - Du Collège.
  • 16a de junio 1986: blua linio, De Castelnau - Saint-Michel.
  • 3a de novembro 1986: oranĝa linio, Côte-Vertu.
  • 15a de junio 1987: blua linio, Parc.
  • 4a de januaro 1988: blua linio, Acadie - Snowdon.


    AKTUALA SISTEMO
    18. Kiom da homoj uzas la sistemon?

    Ĉiutage, la sistemo permesas pli ol 700 000 transportoj. Pli ol 6 miliardoj da vojaĝoj fariĝis metroe ekde ĝia malfermiĝo – pli ol la popolkvanto de la Tero!

    19. Kiom kostas la funkciigado de la sistemo?

    La funkciigado de la metroo kostas 30 milionojn da dolaroj jare, plus 17 milionoj por elektro.

    20. Kio estas la tuta longeco de la vojoj?

    La metroo enhavas 66 kilometrojn da vojoj, el kiuj 60.85 km estas en komerca servo (uzataj por pasaĝeroj).

    21. Kiom veturas la trajnoj jare?

    Ĉiun jaron, la trajnoj transkuras proksimume 59 milionojn da kilometroj. Depost 1966, ili transkuris pli ol 2 miliardoj da kilometroj - pli ol la distanco inter la Suno kaj la planedo Saturno!

    22. Kiu stacio estas la plej uzata?

    Laŭ kiom da homoj eniras la sistemon tra ĝiaj turnkrucoj, la plej uzata stacio estas la urbocentra stacio McGill, kun 11 333 531 vojaĝoj komenciĝinte tie en 2004. Sekve estas Berri-UQAM, Henri-Bourassa, Longueuil, kaj Guy-Concordia.

    23. Kie estas la operacia centro de la metroo?

    La operacia centro troviĝas en nerivelata loko en centra Montrealo. De tiu loko, ĉiu trajno estas regata kaj la tuta sistemo estas monitorata. Pro sekurecaj kialoj, la centro ne estas vizitebla de la publiko.

    La metroo ankaŭ enhavas diversajn garaĝojn kaj helpinstalaĵojn, kaj du riparejojn: Honoré-Beaugrand kaj Youville.


    Trajno haltita en la stacidomo Lionel-Groulx.

    Supre: vagono MR-63. Sube: vagono MR-73.

    TRAKVETURILARO

    24. Kiaj trajnoj uziĝas en la metroo?

    Du specoj de trajnoj uziĝas en la metroo. La speco uzata en la verda linio nomiĝas MR-63 aŭ Vickers. Ili estis konstruitaj en 1963 sed lastatempe estis tute renovigitaj. Alia speco, la MR-73, estis liverita en 1973 kaj estas uzata en la aliaj linioj. Ambaŭ specoj havas aŭtomatan operacion sed povas esti regataj mane. La MR-63 havas reostatajn bremsojn kaj la MR-73, dinamikajn. Ambaŭ havas maksimuman rapidecon de 72 km/h.

    25. Kiom da trajnvagonoj servas la metroon?

    La STM proprietas 336 vagonojn MR-63 kaj 423 vagonojn MR-73, sumante al 759 vagonoj.

    26. Kiom longaj estas la trajnoj?

    Metrotrajno komponeblas el unu, du, aŭ tri sekcioj, ĉiu sekcio konsistante el remorko inter du motorvagonoj. Trajno el tri sekcioj estas same longa kiel la kajoj en ĉiu metrostacio - 152,4 metroj - kaj povas teni ĝis 1200 pasaĝerojn.

    La trajnoj larĝas je 2,5 metroj. Ilia nekutime malvasta ŝpuro permesis la konstruadon de unuopaj tuneloj, pli monŝparaj. Tuta trajno de naŭ vagonoj pezas 325 tunojn, entenas 360 sidlokojn, povas enhavi 1 260 pasaĝerojn (tiom kiel 15 aŭtobusoj), kaj havas 36 pordojn en ambaŭ flanko.


    Prononcu!

    Angrignon
    angĥinjon'
    Monk
    mank
    Jolicoeur
    ĵaliköĥ'
    Verdun
    veĥdã
    De L'Église
    dölegliz'
    LaSalle
    lasal'
    Charlevoix
    ŝaĥlevŭa'
    Lionel-Groulx
    ljonel' gĥu
    Atwater
    at'ŭater
    Guy-Concordia
    gi konkoĥdja'
    Peel
    pil
    McGill
    makgil'
    Place-des-Arts
    plas dez aĥ
    Saint-Laurent
    sãj loĥã'
    Berri-UQAM
    beĥi' ükam'
    Beaudry
    bodĥi'
    Papineau
    papino'
    Frontenac
    fĥõtenak'
    Préfontaine
    pĥefõten'
    Joliette
    ĵoljet'
    Pie-IX
    pi nöf
    Viau
    vjo
    Assomption
    asomsjõ
    Cadillac
    kadijak'
    Langelier
    lãĵölje'
    Radisson
    ĥadisö
    Honoré-Beaugrand
    onoĥe' bogĥã'

    Côte-Vertu
    kot veĥtü'
    Du Collège
    dü kaleĵ'
    De La Savane
    dö la savan'
    Namur
    namüĥ'
    Plamondon
    plamõdõ'
    Côte-Sainte-Catherine
    kot sãjt katĥin'
    Snowdon
    snodön
    Villa-Maria
    vilamaĥja'
    Vendôme
    vãdom'
    Place-Saint-Henri
    plas sãj ãĥi'
    Lionel-Groulx
    ljonel' gĥu
    Georges-Vanier
    ĵoĥĵ vanje'
    Lucien-L'Allier
    lusjã' lalje'
    Bonaventure
    banavãtüĥ'
    Square-Victoria
    skŭaĥ viktoĥja'
    Place-d;Armes
    plas daĥm
    Champ-de-Mars
    ŝãd maĥs
    Berri-UQAM
    beĥi' ükam'
    Sherbrooke
    ŝeĥbĥuk'
    Mont-Royal
    mõ ĥojal'
    Laurier
    loĥje'
    Rosemont
    ĥozmõ'
    Beaubien
    bobjã
    Jean-Talon
    ĵã talõ'
    Jarry
    ĵaĥi'
    Crémazie
    kremazi'
    Sauvé
    sove'
    Henri-Bourassa
    ãri' burasa'
    Cartier
    kaĥtje'
    De La Concorde
    dö la kõkoĥd'
    Montmorency
    mõmorãsi'

    Berri-UQAM
    beĥi' ükam'
    Jean-Drapeau
    ĵã dĥapo'
    Longueuil–
    Université-de-Sherbrooke

    lõgöj'
    üniveĥsite' dö ŝeĥbĥuk'


    Snowdon
    snodön
    Côte-des-Neiges
    kot de neĵ
    Université-de-Montréal
    üniveĥsite' dö mõreal'
    Édouard-Montpetit
    eduaĥ' mõpöti'
    Outremont
    utĥemõ
    Acadie
    akadi'
    Parc
    paĥk
    De Castelnau
    dö kastelno'
    Jean-Talon
    ĵã talõ'
    Fabre
    fabĥ
    D'Iberville
    dibeĥvil'
    Saint-Michel
    sãj miŝel

    STACIDOMOJ

    27. Kiu desegnis la metrostacidomojn?

    Ĉiuj stacidomoj estis desegnitaj de individuaj arkitektoj, por krei arkitekte diversan metroreton. Montrealo, kune kun Moskvo kaj Stokolmo, pioniris ĉi tiun konception, kiun adoptis multaj sekvontaj metrosistemoj. La politiko estis apogita de la direktoro de urba planado de Montrealo, Claude Robillard.

    Por ekzemplo de la arkitekta diverseco de la metrosistemo, bonvolu vidi ĉi tiun galerion de la metroo.


    28. Kiaj estas la planoj por la estonteco de la metroo?

    La STM, AMT (Metropola Transport-Instanco) kaj Kebekia Ministerio de Transporto (MTQ) aprobis projekton por etendi la oranĝan linion de ties kapo Henri-Bourassa al la insulo Jesuo por servi la urbon Laval. Konstruado jam komenciĝis kaj la kompleto de la projekto antaŭvidiĝas je somero 2007.

    Aliaj planoj studataj de la transportinstancoj inkluzivas etendigojn de la blua linio ĝis Anjou, kaj de la flava linio ĝis la kolegio Édouard-Montpetit en Longueuil je la suda bordo de la rivero Sankt-Laŭrenco. Ĉi tiuj, samkiel la rapidtransporta ligo al la suda bordo per la kontraŭglacia strukturo de la ponto Champlain kaj leĝerrajla sistemo sur la avenuo Parc, estas taksataj "prioritataj iniciativoj" de la MTQ.

    Aliaj plilongigoj ankaŭ estas proponitaj, ekzemple la etendigo de la oranĝa linio de Côte-Vertu ĝis la antaŭurb-trajnstacion Bois-Franc; forkigo sudorienten de la Anjou-etendigo de la blua linio; konekto de la flava linio de Berri-UQAM al McGill por komplezi la altan trafikvolumon en la koresponda parto de la verda linio; kaj enmeto de flavlinia stacio en la Antikva Haveno apud la Quai de l'Horloge.

    29. Kiaj artverkoj troviĝas en la metroo?

    Multegaj artverkoj de gravaj montrealaj artistoj troviĝas en la metroo, unu el la plej bone dekorataj en la mondo. Ili inkluzivas vitralojn, muralojn, freskojn, skulpturojn, kaj aliajn mediojn. Artistoj kiuj laboris pri la montreala metrosistemo inkluzivas tiajn eminentulojn kiel Jean-Paul Mousseau kaj Marcelle Ferron, membroj de la grava kebekia artmovado Les Automatistes.

    Kelkaj el la metroaj artverkoj videblas en la galerio de la metroo.



    DIVERSAĴOJ

    30. Ĉu oni jam faris kinfilmojn en la metroo?

    Jes, inkluzive de la filmo de Michael Caton-Jones The Jackal, parte filmita en la stacioj Lionel-Groulx kaj Radisson; kaj la aklamitaj kebekiaj filmoj Jésus de Montréal de Denys Arcand kaj Maelström de Denis Villeneuve, kun scenoj en la stacioj Place Saint-Henri kaj Acadie respektive.

    Richard Gere kaj Bruce Willis en The Jackal
    Bildoj (c)1997 Universal City Studios Inc.

    31. Kiuj estas la plej longa kaj mallonga distancoj inter stacioj?

    La plej longa distanco inter du stacioj estas 2,5 km inter Jean-Drapeau, sur la insulo Sainte-Hélène, kaj Berri-UQAM; sur la insulo Montrealo estas 1,45 km inter Vendôme kaj Place Saint-Henri. La plej mallongaj distanco estas inter Peel kaj McGill, disaj de 297 metroj.

    32. Kiam estis la plej multetrafika tago de la metrosistemo?

    Du milionoj da homoj uzis la metroon por vidi la Papon en la parko Jarry je la 11a de septembro 1984.

    33.Ĉu oni rajtas foti en la metroo?

    La STM ne havas oficialan politikon pri fotado en la metroo. ĉiel, la metropolicistoj respondecas pri respondi je percibitaj minacoj al la sekureco de la reto. Ili do ofte diras al fotistoj de halti; tamen klare sendanĝeraj aktivecoj (turistoj kiuj fotas unu la alian, unuopaj fotoj de artverkoj, ktp) rare ricevas tian respondon.

    Al metro-hobiistoj kiuj antaŭvidas multe foti la reton konsilindas kontakti la Service des affaires publiques de la STM por peti (senpagan) permesilon.

    Notu ke ĉia ago kiu riskas malhelpi la movadon de pasaĝeroj estas prohibita.


    RETLIGOJ

  • Société de transport de Montréal (franca kaj angla)

  • Agence métropolitaine de transport (franca)

  • metroPlanet - Montréal Métro (angla, germana, hispana)

  • Esperanto-Societo Kebekia (Esperanto, angla, franca)