GALERIO DE LA METROO
Por permesi ke legantoj nek anglalingvaj nek franclingvaj povu vidi iom da la arkitektura eminenteco de la montreala metroo, mi faris ĉi tiun fotopaĝon de niaj stacidomoj. La hiperligoj por ĉiu stacio menas al la paĝoj por tiu stacio en la angla kaj en la franca.
MCGILL En ĉi tiu urbocentra stacidomo, la plej uzata de la reto, vidiĝas la aranĝo de la plejmulto de montrealaj stacidomoj: vojoj en la centro kun kajoj ambaŭflanke. |
BEAUBIEN Anstataŭ enirejojn en la strato, la plejparto de montrealaj stacioj havas siajn proprajn konstruaĵojn por eniri. Jen tiu de la stacio Beaubien, en la nordo de la urbo. |
PEEL Tamen, kelkaj stacioj en la urbocentro ne havas proprajn enirkonstruaĵojn; anstataŭe ili serviĝas de portoj integritaj en aliaj konstruaĝoj. |
La du sekvaj partoj de la metroo, la du ekstremoj de la verda linio, konstruiĝis dum la jaroj 1970; la orienta ekstremo por priservi la instalaĵojn de la Olimpioj de 1976, kaj la okcidenta ekstremo post du jaroj. Ĉi tiu stacidomo de la orienta sekcio montras arkitekturon tute el betono, tipa de la periodo. |
Plue, la metroo estas riĉe dekorita de multegaj publikaj artverkoj: skulptaĵoj, freskoj, kaj mosaikoj inter aliaj, de la kremo de kebekiaj artistoj. La unua stadio de la instalado de arto en la metroo postulis verkoj pri la historio de Montrealo. Ekzemple, en la stacidomo Papineau troviĝas muraloj pri la ribeloj de 1837, estritaj en Suba Kanado (Kebekio) de Louis-Joseph PAPINEAU. |
CRÉMAZIE Alia ekzemplo de tiu didaktika arto troviĝas en la stacidomo Crémazie, kun muralo titolita La poeto en la universo, memorialo pri tri grandaj kebekiaj poetoj, inkluzive de Octave CRÉMAZIE. |
Fine, la politiko de didaktika arto abandoniĝis prefere de la abstrakteco. Inter la unuaj ne-figurativaj verkoj instalitaj en la metroo estis la belegaj vitraloj de la stacidomo Champ-de-Mars, la ĉefverko de la grava kebekia artisto Marcelle FERRON. |
La kajoj de la stacio Édouard-Montpetit montras la arkitekturo kaj la dekoro fantaziecaj por kiuj la blua linio estas tre konata en la urbo. |
Ĉi tiu stacidomo, por kiu sia desegninto gajnis arkitekturan premion, estas unika ĉar la grundo de la parko kie ĝi troviĝas subiĝas ĝis la kajnivelo. Tiel la grandaj fenestroj enlasas lumon ĝis la pasaĝeroj en la trajnoj. |