l a__m a l k u r a ĝ a ĉ a__k o r o

Neniu okulo vivanta, aŭ homa aŭ de besto sovaĝa enkaĝa aŭ de kara dorlotbesto, estis iam rigardinta S-inon Lanier kiam ŝi ne estis sopira. Ŝi estis dediĉata al sopireco, kiel pli etaj artistoj estis dediĉataj al vortoj kaj pentro kaj marmoro. S-ino Lanier ne estis eta; ŝi estis vera. Certe, la ekzemplo eterna de la vera artisto estas la aktoro de Dickens, kiu nigrigis sin ĉie por prezenti Otelon. Estas sekura supozi, ke S-ino Lanier estis sopira en la banĉambro, kaj dormis milde en sopireco tra la malhela kaj sekreta nokto.

Se nenio okazos al la portreto de ŝi de Kavaliro Jakobo Weir, tie ŝi staros, sopira por la epokoj. Li montris ŝin en plena longo, ĉiom en flavoj, la bukloj amasigitaj delikate, la sveltaj, arkaj piedoj similaj al elegantaj bananoj, la brilanta etendaĵo de la vesperrobo; S-ino Lanier kutime portis blankon je la vespero, sed blanko estas diabla koloro por pentri, kaj ĉu viro povintus esti postulita pasi siajn tutajn ses semajnojn en Usono por fari unu solan komision? Sopireco sidas, senmortema, en la okuloj, malhelaj kun trista espero, en la petanta buŝo, la kliniĝo de la malgranda kapo sur la dolĉa longa kolo, riverencinta kvazaŭ pro subiĝo al la tri ŝnuroj de perloj Lanieraj. Estas vera ke, kiam la portreto elmontriĝis, unu kritikisto esprimis prese sian nekomprenon de kion virino kiu proprietas tiajn perlojn havis pri kio esti sopira; sed tio estis sendube ĉar li estis vendinta sian safran-koloran animon pro kelkaj cendoj al la proprietisto de rivala galerio. Certe, neniu povus atingi Kavaliron Jakobo pri perloj. Ĉiu el ili estas tiel aparta, tiel individua kiel estas la vizaĝo de ĉiu eta militisto en batalbildo de Meisonnier.

Dum tempo, pro la devo de la portretito simili al la portreto, S-ino Lanier vestis sin flave dum la vespero. Ŝi havis robojn velurajn kiel ŝpilata kampara kremo kaj satenon kun la lako de ranunkoloj kaj gazo kiu kirliĝis ĉirkaŭ ŝi kiel ora fumo. Ŝi portis ilin, kaj aŭskultis kun modesta surprizo la rezultantajn komparojn al dafodiloj, kaj papilionoj en la sunlumo, kaj tiel plu; sed ŝi sciis.

"Ne vere estas mi," ŝi sopiris fine, kaj reiris al siaj liliaj drapaĵoj. Picasso havis sian bluan periodon, kaj S-ino Lanier ŝian flavan. Ili ambaŭ sciis kiam halti.

En la posttagmezo, S-ino Lanier vestis sin nigre, mince kaj bonodore, kun la egaj perloj plorantaj sur ŝia brusto. Kio estis ŝia vesto matene, nur Gvenjo, la servistino kiu enportis ŝian matenmanĝpleton, povus scii; sed ĝi devis, kompreneble, esti rava. S-ro Lanier - certe estis S-ro Lanier; li eĉ estis vidita - ŝtelpasis preter ŝia pordo laŭ sia vojo eksteren al sia oficejo, kaj la geservistoj glitis kaj murmuris, por ke S-ino Lanier estu savota forde la brila nova krueleco de la tago. Nur kiam la pli etaj, bonkoraj horoj estis postvenintaj tagmezon povis ŝi kuraĝigi sin elveni kaj fronti la reajn tristecojn de vivado.

Estis devo farenda, preskaŭ ĉiutage, kaj S-ino Lanier kuraĝigis sin por ĝi. Ŝi devis iri en sia urbveturilo selekti novajn vestaĵojn kaj havi laŭmezurigataj tiujn kiujn ŝi mendis antaŭe. Tiaj vestaĵoj kiel la ŝiaj ne nur okazis; kiel granda poezio, ili bezonis laboron. Sed ŝi timis for eliri el la ŝirmo de ŝia domo, ĉar ĉie ekster estis la malbelaj kaj la tristaj, sturmontaj ŝiajn okulojn kaj ŝian koron. Ofte ŝi staris timanta dum multaj minutoj apud la baroka spegulo en sia halo antaŭ ol ŝi povus provi teni sian kapon alte kaj kuraĝe, kaj antaŭen iri.

Ne estas sekureco por la delikataj, negrave kiel rektaj iliaj vojoj, kiel pura ilia celo. Kelkfoje, eĉ antaŭ ĉe la kudristo de S-ino Lanier aŭ ŝia peltisto aŭ ŝia tolaĵisto aŭ ŝia ĉapelisto, estus vico de magraj knabinoj kaj etaj, malnoblaj viroj, kiuj tenis ŝildojn en siaj fridaj manoj kaj paŝis tien kaj reen kaj tien kaj reen per lantaj, zorgaj paŝoj. Iliaj vizaĝoj estus bluaj kaj malmolaj pro la vento, kaj vidaj pro la senŝanĝeco de ilia paŝrado. Ili aspektis tiel etaj kaj kompatindaj kaj streĉitaj ke ŝiaj manoj flugus al ŝia brusto pro kompato. Ŝiaj okuloj brilus pro simpatio kaj ŝiaj dolĉaj lipoj disiĝus kvazaŭ pro flustro feliĉiga, dum ŝi pasus tra la laca vico en la vendejon.

Ofte estus iu krajonvendisto en ŝia vojo, duonestaĵo sidanta sur ia rulŝuo, pelanta sin laŭ la pavimo per siaj manoj, aŭ blinda viro trenanta sin post sia svinganta bastono. S-ino Lanier haltu kaj ŝancelu, siaj okuloj fermitaj, unu mano ĉirkaŭ ŝia gorĝo por subteni ŝian belan, afliktitan kapon. Kaj sekve vi povus fakte vidi ke ŝi perfortis sin mem, povus vidi la penon ondetigante ŝian korpon, dum ŝi malfermis ŝiajn okulojn kaj donis al ĉi tiuj kompatindaj homoj, la blindaj kaj la vidantaj ambaŭ, rideton de tiel dolĉeco, tiel trista kompreno, kiel ĝi similis al la delikata trista odoro de hiacintoj en la aero. Foje, se la viro ne estis tro aĉa, ŝi povis eĉ serĉi en sia monujo por monero kaj, tenanta ĝin tiel leĝere kiel ŝi tirintis ĝin de arĝenta tigo, etendi sian sveltan brakon kaj faligi ĝin en lia taso. Se li estis juna kaj nova je sia vivo, li ofertus al ŝi krajonojn pro la valoro de ŝia mono; sed S-ino Lanier volis neniun redonaĵon. En plej ĝentileco ŝi forŝvebus, lasanta lin kun magraj varoj tutaj, ne laboristo por sia vivo kial milionoj aliaj, sed elstara kaj aparta, rara en la bonodoro de karitato.

Tiel estis, kiam S-ino Lanier eliris. Ĉie ŝi vidis ilin, la ŝiritajn, la aĉajn, la senesperajn, kaj al ĉiu el ili ŝi donis sian rigardon kiu parolis sen vortoj.

"Kuraĝon," ĝi diris. "Kaj vi - ho, deziru al mi kuraĝon, ankaŭ!"

Ofte, kiam ŝi reiris al sia domo, S-ino Lanier estus tiel supla kiel frezio. Ŝia servistino Gvenjo devus petegi ŝin kuŝi sin, por gajni la fortecon por ŝanĝi sian robon por unu pli filma kaj suben iri al sia salono, siaj okuloj mornaj, sed siaj ravaj brustoj pintitaj alte.

En ŝia salono estis sekurejo. Ĉi tie ŝia koro povus kuraciĝi de la batoj de la mondo, kaj esti tuta por sia propra tristeco. Estis ĉambro pendanta super vivo, loko de molaj tukoj kaj palaj floroj, kun neniu papero aŭ libro raportanta la erpadon aŭ priskribanta ĝin. Sub la ega ebenaĵo de ĝia fenestro svingis la rivero, kaj la moŝtaj barĝoj iris preteren, ŝarĝitaj per stranga stofo kun riĉaj tapelaj koloroj; neniel necesis ani al la speco kiu devas ekspliki ke estas rubo. Insulo kun feliĉa nomo sidis kontraŭe, kaj sur ĝi staris vico da modestaj, striktaj konstraĵoj, naivaj kiel pentraĵo de Rousseau. Foje videblis sur la insulo la viglaj figuroj de flegistinoj kaj studanto-asistantoj, petolantaj en la stratetoj. Eble estis figuroj konsiderinde malpli viglaj preter la baraj fenestroj de la konstruaĵoj, sed tio ne estis pripensinda en la ĉeesto de S-ino Lanier. Ĉiu kiu eniris ŝian salonon venis pro unu kaŭzo: ŝirmi ŝian koron kontraŭ doloro.

Ĉi tie en sia salono, en la bela bluo de la malfrua tago, S-ino Lanier sidis sur opaleska tafto kaj estis sopira. Kaj ĉi tie en ŝia salono, la junaj viroj venis kaj penis helpi ŝin subteni sian vivon.

Estis modelo de la vizitoj de la junaj viroj. Ili venus en grupoj da tri aŭ kvar aŭ ses, dum tempo; kaj poste unu el ili restus etan post la aliaj estis foririntaj, kiu post tempe venus iomete pli frua ol la aliaj. Kaj sekve estus tagoj kiam S-ino Lanier ĉesus esti hejme je la aliaj junaj viroj, kaj tiu unu juna viro estus sola kun ŝi en la bela bluo. Kaj sekve S-ino Lanier ne estus plu hejme je tiu unu juna viro, kaj Gvenjo devus diri kaj diri lin televoke ke S-ino Lanier estis for, ke S-ino Lanier estis malsana, ke S-ino Lanier ne povis esti pritrudota. La grupoj de junaj viroj revenus; tiu unu juna viro ne estus kun ili. Sed estus inter ili novan junan viron, kiu eventuale daŭrus iom pli longe kaj venus iom pli frue, kaj fine petus kun Gvenjo per televoko.

Gvenjo - ŝia vidva patrino nomis ŝin Gvendola, kaj seve, kvazaŭ konstatanta ke neniu alia revo veriĝus por ŝi, mortis - estis eta kaj kompakta kaj nerimarkebla. Ŝi kreskiĝis sur ŝtatinterna farmbieno de geonkloj tiel duraj kiel la grundo kiun ili batalis por siaj vivoj. Post iliaj mortoj, ŝi havis neniujn parencojn ie ajn. Ŝi venis al Nov-Jorko, ĉar ŝi estis aŭdinta rakontojn pri dungoj; ŝia alveno estis je kiam la kuiristo de S-ino Lanier bezonis kuirejservistinon. Do en sia propra domo, S-ino Lanier trovis sian trezuron.

La duraj etaj farmknabinaj fingroj de Gvenjo povis fari nevideblajn steberojn, povis uzi gladilon kvazaŭ ĝi estus sorĉbastono, povis esti kiel someraj ventetoj en la vestado de S-ino Lanier kaj la prizorgo de ŝia hararo. Ŝi estis tiel okupita kiel la tago estas longa kaj ŝiaj labortagoj ofte etendiĝis el tageko ĝis tageko. Ŝi neniu estis laca, ŝi ne havis ĝenon, ŝi estis feliĉa sen esti ŝajnema pri ĝi. Estis nenio en ŝia ĉeesto aŭ la vido de ŝi kiu povis tuŝi la koron kaj tiel kaŭzi doloron.

S-ino Lanier ofte dirus ke ŝi ne scias kion ŝi farus sen ŝia Gvenjeto; se ŝia Gvenjeto iam ajn forlasus ŝin, ŝi dirus, ŝi ĝuste ne povus daŭri. Ŝi aspektis tiel vea kaj fragila kiam ŝi diris ĝin ke oni malridus je Gvenjo pro la kapabloj de morto aŭ edziĝo kiujn la knabino portis en ŝi. Sed ne estis premanta kaŭzo por malkvietiĝo, ĉar Gvenjo estis forta kiel ĉevalo kaj havis neniun karulon. Ŝi estis enamiĝinta je neniu ajn, kaj ŝajnis ne konstatinta la senon. Ŝia vivo estis por S-ino Lanier; kiel ĉiuj aliaj kiuj estis permesata proksime, Gvenjo penis fari ĉion kiun ŝi povis por savi S-inon Lanieron el doloro.

Ili povis ĉiuj helpi elfermi memorilojn de la tristeco ĉie en la mondo, sed la privata tristeco de S-ino Lanier estis pli malfacila afero. Tie loĝis prisopiro tiel profunda, tiel sekreta en ŝia koro ke ofte estus tagoj antaŭ ŝi povis paroli pri ĝi, je la krepusko, al iu nova juna viro.

"Se mi nur havus etan bebon," ŝi sopirus, "etan, etan bebon, mi kredas ke mi povus esti preskaŭ ĝoja." Kaj ŝi faldus siajn delikatajn brakojn, kaj leĝere, milde lulus ilin, kvazaŭ ili tenus tiun etan, etan estaĵon de ŝiaj revoj. Tiam, la neita madono, ŝi estis je sia plej sopira, kaj la juna viro vivus aŭ mortus por ŝi, laŭ ŝia ordono.

S-ino Lanier neniu menciis kial ŝia deziro ne estis plenumita; la juna viro scius ke ŝi estis tro ĝentila blami kaj tro malhumila diri. Sed, tiel proksima al ŝi en la pala lumo, li komprenus, kaj lia sango kirliĝus pro kolero ke tiaj aĉuloj kiel S-ro Lanier daŭris nemortigitaj. Li petus S-inon Lanieron, eke per ŝanĉelantaj murmuroj, sekve en elfluoj da varmaj vortoj, lasi lin porti ŝin for de la infero de ŝia vivo kaj peni igi ŝin preskaŭ ĝoja. Estu post tio ke S-ino Lanier estus for, ke S-ino Lanier estus malsana, ke S-ino Lanier estus malkapabla esti pritrudota.

Gvenjo ne eniris la salonon kiam estis nur unu juna viro tie; sed kiam la grupoj reiris ŝi servis sentrude, fermanta kurtenon aŭ serĉanta freŝan glason. Ĉiuj la Lanieraj geservistoj estis sentrudaj, leĝerpaŝaj kaj korekte maldistinktvizaĝaj. Kiam ŝanĝoj farendis je la servistaro, Gvenjo kaj la mastrumistino aranĝis la anstataŭigulojn kaj ne parolis pri la afero kun S-ino Lanier, por ke ŝi ne estu afliktata per dizertoj aŭ tristigata per ve-rakontoj. Ĉiam la novaj servistoj similaspektis al la malnovaj, egale per ke ili estis nerimarkeblaj. Tio estas, ĝis Kane, la nova ŝoforo, venis.

La malnova ŝoforo estis anstataŭigita ĉar li estis la malnova ŝoforo tro longe. Pezas kruele sur la mola koro kiam konata vizaĝo iĝas linia kaj seka, kiam konataj ŝultroj ŝajnas ĉiutage velkanta pli malalten, kiam konata nuko estas vida inter kordoj. La malnova ŝoforo vidis kaj aŭdis kaj funkciis kun neniu malsamo; sed estis tro je S-ro Lanier, vidi tion, kio okazis al li. Kun angoro en sia voĉo, ŝi dirintis al Gvenjo ke ŝi ne plu povis toleri la vidon de li. Do la malnova ŝoforo iris, kaj Kane venis.

Kane estis juna, kaj ne estis iom deprimiganta pri liaj rektaj ŝultroj kaj lia firma, plena kolo laŭ oni sidanta malantaŭ li en la urbveturilo. Li staris, bela triangulo en sia laŭmezura uniformo, tenanta la pordon de la veturilo malferma por S-ino Lanier, kaj kapklinis dum ŝi pasis. Sed kiam li ne laboris, lia kapo teniĝis rekte kaj iom levita, kaj estis eta levita rideto sur lia ruĝa buŝo.

Ofte, dum la malvarma vetero kiam Kane atendis ŝin en la veturilo, S-ino Lanier humane ordonis ke Gvenjo diru al li eniru kaj atendu en la servista salono. Gvenjo portis kafon al li kaj rigardis lin. Dufoje ŝi ne aŭdis la emajlan elektran sonorilon de S-ino Lanier.

Gvenjo ekis uzi siajn vesperojn forlaborajn; antaŭe, ŝi malrimarkis ilin kaj daŭris por servi S-inon Lanieron. Estis unu nokto, kiam S-ino Lanier ŝvebis malfrue en sian ĉambron, post teatraĵo kaj longa konversacio, farita per murmuroj, en la salono. Kaj Gvenjo ne estis atendanta por elmetigi la blankan robon, kaj formeti la perlojn, kaj broŝi la brilan hararon kiu buklis kiel forsitiaj petaloj. Gvenjo ne estis jam reirinta al la domo de sia ferio. S-ino Lanier devis veki salonservistinon kaj havigi nekontentigan helpon de ŝi.

Gvenjo ploris, sekvamatene, je la kortuŝeco de la okuloj de S-ino Lanier; sed larmoj estis tro afliktaj por la vido de S-ino Lanier, kaj la knabino ŝtopis ilin. S-ino Lanier delikate frapetis ŝian brakon, kaj ne estis plu da la afero, krom ke la okuloj de S-ino Lanier estis pli malhelaj kaj larĝaj pro tiu ĉi nova vundo.

Kane iĝis nepra komforto por S-ino Lanier. Post la aĉaj vidoj en la stratoj, bonis vidi Kaneon starantan apud la veturilo, solidan kaj rektan kaj junan, kun neniu ajn problemo je li en la mondo. S-ino Lanier eventuale ridetis je li, preskaŭ dankeme, sed sopire, ankaŭ, kvazaŭ ŝi serĉus de li la sekreton de ne esti trista.

Kaj, unutage, Kane ne aperis je sia deva tempo. La veturilo, kiu devus esti atendanta por veturigi S-inon Lanieron al ŝia kudristo, estis ankaŭ en la aŭtejo, kaj Kane ne aperintis tie dum la tuta tago. S-ino Laniero tuj petis ke Gvenjo voku al la loko kie li ĉambroluis kaj eltrovu kion tio ĉi signifas. La knabino kriis al ŝi, kriis ke ŝi vokis kaj vokis kaj vokis, kaj li ne estis tie kaj neniu sciis kie li estas. La krio devis esti pro la freneziĝo de Gvenjo en ŝia aflikto je tiu disrompo de la tago de S-ino Lanier; aŭ eble estis la efiko sur ŝia voĉo de terura malvarmumo kiun ŝi ŝajnis ricevinta, ĉar ŝiaj okuloj estis pezaj kaj ruĝaj kaj ŝia vizaĝo pala kaj ŝvelinta.

Ne estis plu da Kane. Li estis pagita sian dungpagon je la tago antaŭ sia malapero, kaj tio estis lia fino. Neniam estis aŭ vorto aŭ revido de li. Eke, S-ino Lanier povis apenaŭ kredi ke tiel perfido eblus. Ŝia koro, tiel dolĉa kaj mola kiel perfekte farita kremo renversita, tremis en en ŝia brusto, kaj en ŝiaj okuloj estis la fora lumo de suferado.

"Ho, kiel li povus fari ĝin al mi?" ŝi demandis kompatinde de Gvenjo. "Kiel li povus fari ĝin al mi?"

Ne estis pridiskuto de la foriro de Kane; estis tro dolora subjekto. Se gasto demandus senzorge kio okazis al tiu bonaspekta ŝoforo, S-ro Lanier kuŝigus sian manon sur siaj fermaj palpebroj kaj lante tremetus. La gasto estus sinmortigema pro esti tiel aldoninta al ŝiaj doloroj, kaj li farus sian sanktan plej bonan por komforti ŝin.

La malvarmumo de Gvenjo daŭris eksterordinare longe. La semajnoj pasiĝis, kaj ankoraŭ, ĉiumatene, ŝiaj okuloj estis ruĝaj kaj ŝia vizaĝo estis blanka kaj ŝvela. S-ino Lanier ofte devis rigardi foren de ŝi kiam ŝi alportis la matenmanĝpleton.

Ŝi prizorgis S-inon Lanieron kiel zorge kiel iam; ŝi neniom uzis siajn feriojn, sed daŭris por fari pluan servon. Ŝi ĉiam estintis kvieta, kaj ŝi iĝis preskaŭ tute silenta, kaj tio estis aldone mildiganta. Ŝi laboris sencese kaj ŝajnis prosperanta, ĉar, krom la efikoj de la stranga malvarmumo, ŝi aspektis ronda kaj sana.

"Jen," S-ino Lanier diris kun ĝentila ŝercemo, dum la knabino zorgis la grupon en la salono, "jen kiel dika mia Gvenjeto iĝas! Ĉu ne beleta?"

La semajnoj daŭris, kaj la formo de la junaj viroj ŝanĝis ree. Venis la tago kiam S-ino Lanier ne estis hejme al grupo; kiam nova juna viro venontis kaj estontis sole kun ŝi, unuafoje, en la salono. S-ino Lanier sidis antaŭ sia spegulo kaj leĝere tuŝis sian gorĝon per parfumo, dum Gvenjo amasigis la orajn buklojn.

La rafinita vizaĝo kiun S-ino Lanier vidis en la spegulo altiris ŝian pli proksiman intereson, kaj ŝi lasis la parfumon kaj klinis al ĝi. Ŝi kapklinis iom flanken kaj rigardis ĝin zorge; ŝi vidis kiam la sopiraj okuloj iĝis pli sopiraj, la lipoj kurbiĝis en petantan rideton. Ŝi faldis siajn brakojn proksimen al sia dolĉa brusto, kaj lante lulis ilin, kvazaŭ ili tenis sonĝbebon. Ŝi rigardis la spegulajn brakojn luliĝanta milde, igis ilin luli iom pli lante.

"Se mi nur havis etan bebon," ŝi sopiris. Ŝi kapskuis. Delikate ŝi malŝtopis sian gorĝon, kaj ree sopiris je pli malalta tono. "Se mi nur havis etan, etan bebon, mi kredas ke mi povus esti preskaŭ feliĉa."

Estis skubruo malantaŭ ŝi, kaj ŝi turnis, stupigita. Gvenjo estis faliginta la hararbroŝon al la planko kaj staris ŝancelanta, kun sia vizaĝo en siaj manoj.

"Gvenjo!" S-ino Lanier diris. "Gvenjo!"

La knabino prenis siajn manojn desur sia vizaĝo, kaj estis kvazaŭ ŝi staris sub verda lumo.

"Pardonu," ŝi spiretis. "Pardonu. Mi pardonpetas. Mi - ho, mi naŭzos!" Ŝi kuris el la ĉambro tiel perforte ke la planko skuiĝis.

S-ino Lanier sidis rigardanta post Gvenjo, siaj manoj sur sia vundita koro. Lante ŝi turnis reen al sia spegulo, kaj kion ŝi vidis tie haltigis ŝin; la artisto konas majstroverkon. Ĉi-jene estis la perfektiĝo de ŝia kariero, la sublimiĝo de sopireco; estis la aspekto de ĉagrenita konfuzeco kiu faris ĝin. Zorge ŝi gardis ĝin sur sia vizaĝo dum ŝi leviĝis de la spegulo, kaj kun siaj belegaj manoj ankoraŭ ŝirmanta sian koron, iris subŝtuparen al la nova juna viro.


Reiru al la enhavtabelo