Noto: Tiu ĉi recenzo aperis en la revuo La Novjorkano (The New Yorker) je la 25a de Julio, 1931, en ŝia rubriko Konstanta Leganto (Constant Reader).
Foje mi trairis Hispanion, kiel vesperto el Infero, kun grupo kiu enhavis je - ne, finfine, centriĝis je - distingita Usonano de beletroj. Li parolis la francan kiel franco, anstataŭ ol simile al tiu; lia germana estis senerara, li estis konvinka italie, kaj legis la madjaran por facila amuzo; sed, je la horo de nia ekvojaĝo, li havis neniun eron de la hispana. Tamen, kiam la trajno klakiris el Hendajo, li ekinterŝanĝis amuzajn anekdotojn kun la gardisto, kaj kiam ni ĉeestis Zaragozon, li jam estis helpanta la indiĝenojn kun iliaj subjunktivoj. Estis sufiĉa por min, en unu vorto, naŭzigi.
Ĉar tiel malŝpara donaĵo de orelo kaj lango havas, laŭ ulo al kiu estas ĉiam malpermesita iu parto de ĝi, iu el la malloga kvalito de malbena magio. Kiel mi povas esti malamara, kiu stumblis sole trans Eŭropo, havanta nur "Non, non, et non!" kaj "Où est le lavabo des dames"? Kial mi povas kondukŝnuri mian envion, kiu vidis tie kie estis multaj semajnoj foje kiam mi nek aŭdis nek vidis iun vorton en mia propra lingvo; kiu sindonis tute kaj avide al francaj manieroj, kutimoj, kaj mallongiĝoj, sed neniam povis trakapigi, ke la litero "c" sur krano ne signifas "cold"?
Ne estas ĉar mi ne estas donita ĉiun okazon; estas simple kaj morne ke mi estas nepre malebla gajni konon de ekstramura lingvo. Estas vere ke mi povas legi la francan kun glacirivera rapido, fuŝante nur la ĉefvorton de ĉiu frazo. Estas vere ke mi povas kompreni ĝin parolatan, kondiĉe ke la parolanto estas sufiĉe lerta kiel pantomimisto. Estas ankaŭ, mi bedaŭras, vere ke, profunde en Nov-Jorko, estas kelkaj vicoj dum kelkaj vesperoj - kojnako plej bonas kiel kaŭzo - kiam mia angla forlasas min kiel la dismetita felo de serpento, kaj mi konversacias nur en la eleganta franca lingvo. Sed kia franca! Je Dio, je Montrealo, kia franca! Ĝi devas esti frontita. Kiel ajn mi luktis, kaj mi luktas, kaj mi luktos, mi ne havas iun damnan utilon kiel lingvisto. Kaj pensi, ke estas tiuj, kiel tiu beletristo, al kiu aliaj lingvoj memvole venas tiel dolĉe kaj nature kiel multaj printempoj, estas akiri ĝenon por kiu estas neniu kuraco.
Sed mi neniam malesperiĝas: mi forgesas kial ne. Ĉiujare mi eltrenas la konversacilibrojn kaj komencas tiun procezon nomitan Refreŝigado. Ĝi ĉiam okazas ĉirkaŭ tiu ĉi tempo, kiam la migremo estas tiel subiganta kiel la humideco, kaj mi ricevas mian ĉiujaran kazon de la iru-for-de-ĝi-ĉiu-ozo. Kaj ŝajnas al mi nur saĝe, senpolvigi la Eŭropajn lingvojn, ĉar oni ne povas antaŭdiri - eble iutempe unu el la vaporŝiplinioj aŭskultos logikon kaj akceptos dentojn anstataŭ mono, kaj mi iros reen al la Praa Lando.
Kaj ĉiujare mi estas venkita depost la eko. Ĝi okazas al mi eĉ nun. Mi havas antaŭ mi malgrandan verdan libron nomitan La Ideala Sistemo por Akiri Praktikan Konon de Franca de Mlle. V. D. Gaudel (kiu, por gardi kontraŭ la eblecon, ke vi iru Francion kaj vi ne konu iun en Parizo, loĝas ĉe 346 Rue Saint-Honoré). Nu, ĉiu estus sufiĉe bona se Mlle. Gaudel - kial mi imagas ŝin kiel ŝatanta dancon kaj leĝerajn vinojn, kun kutimo de saltigi siajn jupojn dorse, al krioj de "Oh là là"? - ne subtitolis sian verkon Ekzakte la Franca Kiun Oni Volas Koni. Iel, tiuj vortoj antagonigis min, ĝuste per sia mildeco, do mi forgesis la soifon por scio kaj traserĉis la volumon nur por konkretaj ekzemploj de ekzakte la franca, kiun oni neniam bezonos. Oh là là vin mem, Mademoiselle, kaj iru reen diable en La Vie Parisienne!
Nu vi scias nepre bone ke je mia tempo de vivo estus nur malŝparo de energio ke mi lernu la francan ekvivalenton al "Aŭ nun, aŭ ĉiposttagmeze je la kvina." Estas, plejbone, tenebre dubinda afero, ĉu mi iam estos en iu situacio, kiu necesos, ke mi kriu "Kvankam la kapitano estas for de ĉi tie, mi ĉiam pensas pri li." Eblas, kompreneble, sed estus ega tordo de la brako de koincido, ke mi havos okazon por paradi la frazon "Ŝia edziĝo okazis (eut lieu) je la dua de aprilo, 1905", aŭ ke estos donita la okazo al mi gliti ĝentile en konversacion kun "Mi admiras la grandajn nigrajn okulojn de la orfo". Pli bone, ke mi daŭru ĉiam silenta, ol ke mi elparolu "Ĉiokaze, estas nur ke vi ne ŝatu rajdon kaj naĝon", aŭ ke mi demandu "Ĉu vi ĝojas, ke ili alportos la kompleton de kriketo?" aŭ ke mi svingas en aŭtobiografion kun la konfeso "Mi ne ŝatas ludi blindludon"; aŭ ke mi tiel grave kompromitas min kiel diri "Mi proponas, ke vi matenmanĝu kun mi kaj sekve serĉu niajn amikojn."
La estonteco estas kaŝita, eble kompate, kaj do mi ne povas diri ke neniam, dum mi vivas, havos mi okazon anonci france "Estis por puni vian nutrofraton"; sed mi scias sur kiu okazo mi vetus. Eblas, ke iutage mi estos en tielaj cirkonstancoj, ke mi necesos diri "La amikino de mia onklo, kiu prenis la plumon, aĉetis rondan nigran rizpajlan ĉapelon garnitan kun du longaj strutplumoj kaj gagata buko." Eble cirkonstancoj teksos sin, ke estos la ĝusta momento por ke mi diru "S-ro Fouchet estus ricevita iom da angilaĵo." Eble okazos ke mi devas tondri: "Obeu, aŭ mi ne montros al vi la belegan oran ĉenon." Sed mi estos damnita se estos iam iom bona, ke mi havos kun mi la majstroverkon de Mlle Gaudel: "Mi timas ke li ne alvenos sufiĉe frue por akompani min sur la harpo."
Ho, "Ekzakte la Franca Kiun Oni Volas Koni" mon œil, Mademoiselle. Kaj vi scias kion vi povas fari pli bone ol mi povus diri al vi.
Estas iomete pli da komforto en libreto titolita La Usonano en Eŭropo, en kiu netaj frazoj estas skribitaj uzendaj en preskaŭ ĉiu eventualaĵo. Tamen, iel ŝtelpaŝis enen sub la strangan fakon de "La Teatro, La Muziko" tiu monologo: "Mi amas vin; Ne forgesu min; La belegaj bluaj okuloj; Ni amu unu la alian; Mi ludas ĉiujn miajn verkojn parkere sen iu muzika libro." Sendube ili ordigas tiujn aferojn pli bone en Francio, sed mi kredas ke, laŭ niaj novjorkaj ideoj, tiu lasta frazo tute misas. Ĝi devas esti, pro ĝia loko en la frazo, "Venu al mia apartamento - mi volas montri al vi iujn rimarkinde belajn gravuraĵojn, kiujn mi ĵus aĉetis."
Turno al la hispana montriĝas malgranda bono. Tie-ĉi mi havas poŝtmarkgrandecan verkon, eldonitan de la Simpligita Sistemo de Hugo, titolita Kiel Obteni Ĉiun Kiun Vi Volas Dum Vojaĝanta en Hispanio (kaj estas sufiĉe vasta aserto ankaŭ, S-ro Hugo, se mi povas diri). S-ro Hugo kaptis la Iberian spiriton tiel lerte kiel povigi siajn studantojn fonetike lerni "Mi ne ŝatas tiun tablon - tiun kelneron - tiun vinon", kaj iri de tie en veran idiotisman kveĉadon.
S-ro Hugo estas bona, sed lia libro neniam povas sami ol tiu libro de hispana konversacio kiun estis mia bonŝanco preni en Madrido; kvankam mi malbenas min pro esti lasinta ĝin tie, unu bildo el ĝi estas ĉiama brulita sur mia cerbo kaj ĉizita sur mia koro. La antaŭaĵo estas ke patrino kaj sia edziĝpromesita filino vizitas meblovendejon por elekti la duoblan liton (matrimonio) por la hejmo de la edziĝontino. La patrino vidas liton kiun ŝi aprobas - la filino, laŭ la hispana maniero, neniam malfermas la klapon. Panjo demandas al la vendisto la prezon de la meblo, kaj li diris al ŝi respekte, "Dek tri pesetoj." Al kiu la kara eta grizharara damo rediras, tre simple, "Jesús!"
Nu. Mi iris longen for kie mi ekis. Ĉiu, kiun mi intencis, estis plendi pri miaj problemoj en labori je fremdaj lingvoj. Kaj necesis al mi ĉiujn tiujn vortojn por fari ĝin. La farenda ago, certe, estas doni la francajn kaj hispanajn librojn al iu meritplena familio, kaj eklabori pri tiu ĉi lingvo.