HISTORIO
10. Kiel montrealanoj sin transportis antaŭ la metroo?
La unua ĉevaltirata tramvojo (Montreal City Passenger Railway Company) instaliĝis en 1861 kaj foriĝis en 1894. La unua elektra tramvojo malfermiĝis en 1892. La unua busservo komenciĝis en 1919 sed ne fariĝis grava transportrimedo ĝis 1925.
Pri trolebusoj, Montrealo estis la unua urbo en Kanado kiu instalis sistemon, la 29an de marto 1937. Ĝi funkciis ĝis 2:28 atm, 28a de junio 1966, ĵus antaŭ la malfermiĝo de la metroo.
11. Kiam komenciĝis la ideo de metroo en Montrealo?
La 15an de majo 1902, federala leĝprojekto korporaciigis la Montreal Subway Company por "malfermi, konstrui, kaj administri metroon aŭ metroojn" en Montrealo. La unua propono por tia fervojo datiĝas de 1910.
12. Kiam fondiĝis la montreala metroo?
La reto oficiale malfermiĝis je la 14a de oktobro 1966.
13. Kiom da stacidomoj ĝi havis komence?
La unua reto havis 10 staciojn en la verda linio inter Atwater kaj Frontenac, 15 staciojn en la oranĝa linio inter Bonaventure kaj Henri-Bourassa, kaj la tri staciojn de la flava linio, do 26 staciojn (inkluzive de la korespondejo Berri-UQAM). Ĉiuj minus ses el ĉi tiuj stacioj estis tuj malfermitaj; la stacioj Frontenac, Beaudry, Square-Victoria, kaj Bonaventure estis malfermitaj dum la sekvaj kelkaj monatoj, kaj la flava linio inaŭguriĝis la 1an de aprilo 1967, por servi la Mondan Ekspozicion kiu okazis en la insuloj Sainte-Hélène kaj Notre-Dame en tiu jaro.
14. Kiom da tempo daŭris la konstruo de la metroo?
Laboro komenciĝis la 23an de majo 1962, sur la strato Berri apud la strato Jarry. De tiam, la konstruo necesis kvar jarojn kaj duonon ĝis la oficiala inaŭguro kaj kvin jarojn ĝis la tuta malfermiĝo de la komenca reto. La plej nova sekcio, la blua linio inter la stacioj Snowdon kaj Acadie, malfermiĝis la 4an de januaro 1988.
15. Kiom kostis la konstruo?
La konstruo de la unua sekcio de la metroo kostis 217,3 milionojn da dolaroj, kiu estis konsiderata en tiu tempo tre malmultekosta por tia metrosistemo.
16. Kiu kunlaboris en la projekto?
Multaj homoj kunlaboris en la projekto de metroo. Ĝi inaŭguriĝis dum la administro de la urbestro Jean Drapeau, kaj la projekto disvolviĝis sub la estreco de la prezidanto de la Commission de Transport de Montreal, la inĝeniero Lucien L'Allier. Ambaŭ sinjoroj estas nun honoritaj en metrostacioj nomitaj por ili. Inĝenieroj de la pariza metroo, simila laŭ desegno kaj teknologio, konsultis kun kanadaj inĝenieroj. Proksimume 5000 personoj laboris pri la konstruado de la sistemo.
17. Kiam malfermiĝis la ceteraj linioj?
La konstruado disvolviĝis ĉi tiel:
6a de junio 1976: verda linio, Préfontaine - Honoré-Beaugrand.
3a de septembro 1978: verda linio, Lionel-Groulx - Angrignon.
28a de aprilo 1980: oranĝa linio, Lucien-L'Allier - Place-Saint-Henri.
7a de oktobro 1981: oranĝa linio, Vendôme - Snowdon.
4a de januaro 1982: oranĝa linio, Côte-Sainte-Catherine.
29a de junio 1982: oranĝa linio, Plamondon.
9a de januaro 1984: oranĝa linio, Namur - Du Collège.
16a de junio 1986: blua linio, De Castelnau - Saint-Michel.
3a de novembro 1986: oranĝa linio, Côte-Vertu.
15a de junio 1987: blua linio, Parc.
4a de januaro 1988: blua linio, Acadie - Snowdon.
AKTUALA SISTEMO
18. Kiom da homoj uzas la sistemon?
Ĉiutage, la sistemo permesas pli ol 700 000 transportoj. Pli ol 6 miliardoj da vojaĝoj fariĝis metroe ekde ĝia malfermiĝo – pli ol la popolkvanto de la Tero!
19. Kiom kostas la funkciigado de la sistemo?
La funkciigado de la metroo kostas 30 milionojn da dolaroj jare, plus 17 milionoj por elektro.
20. Kio estas la tuta longeco de la vojoj?
La metroo enhavas 66 kilometrojn da vojoj, el kiuj 60.85 km estas en komerca servo (uzataj por pasaĝeroj).
21. Kiom veturas la trajnoj jare?
Ĉiun jaron, la trajnoj transkuras proksimume 59 milionojn da kilometroj. Depost 1966, ili transkuris pli ol 2 miliardoj da kilometroj - pli ol la distanco inter la Suno kaj la planedo Saturno!
22. Kiu stacio estas la plej uzata?
Laŭ kiom da homoj eniras la sistemon tra ĝiaj turnkrucoj, la plej uzata stacio estas la urbocentra stacio McGill, kun 11 333 531 vojaĝoj komenciĝinte tie en 2004. Sekve estas Berri-UQAM, Henri-Bourassa, Longueuil, kaj Guy-Concordia.
23. Kie estas la operacia centro de la metroo?
La operacia centro troviĝas en nerivelata loko en centra Montrealo. De tiu loko, ĉiu trajno estas regata kaj la tuta sistemo estas monitorata. Pro sekurecaj kialoj, la centro ne estas vizitebla de la publiko.
La metroo ankaŭ enhavas diversajn garaĝojn kaj helpinstalaĵojn, kaj du riparejojn: Honoré-Beaugrand kaj Youville.
| Trajno haltita en la stacidomo Lionel-Groulx. |
| | Supre: vagono MR-63. Sube: vagono MR-73. |
TRAKVETURILARO
24. Kiaj trajnoj uziĝas en la metroo?
Du specoj de trajnoj uziĝas en la metroo. La speco uzata en la verda linio nomiĝas MR-63 aŭ Vickers. Ili estis konstruitaj en 1963 sed lastatempe estis tute renovigitaj. Alia speco, la MR-73, estis liverita en 1973 kaj estas uzata en la aliaj linioj. Ambaŭ specoj havas aŭtomatan operacion sed povas esti regataj mane. La MR-63 havas reostatajn bremsojn kaj la MR-73, dinamikajn. Ambaŭ havas maksimuman rapidecon de 72 km/h.
25. Kiom da trajnvagonoj servas la metroon?
La STM proprietas 336 vagonojn MR-63 kaj 423 vagonojn MR-73, sumante al 759 vagonoj.
26. Kiom longaj estas la trajnoj?
Metrotrajno komponeblas el unu, du, aŭ tri sekcioj, ĉiu sekcio konsistante el remorko inter du motorvagonoj. Trajno el tri sekcioj estas same longa kiel la kajoj en ĉiu metrostacio - 152,4 metroj - kaj povas teni ĝis 1200 pasaĝerojn. La trajnoj larĝas je 2,5 metroj. Ilia nekutime malvasta ŝpuro permesis la konstruadon de unuopaj tuneloj, pli monŝparaj. Tuta trajno de naŭ vagonoj pezas 325 tunojn, entenas 360 sidlokojn, povas enhavi 1 260 pasaĝerojn (tiom kiel 15 aŭtobusoj), kaj havas 36 pordojn en ambaŭ flanko. |
Prononcu! |
---|
Angrignon
angĥinjon'
Monk
mank
Jolicoeur
ĵaliköĥ'
Verdun
veĥdã
De L'Église
dölegliz'
LaSalle
lasal'
Charlevoix
ŝaĥlevŭa'
Lionel-Groulx
ljonel' gĥu
Atwater
at'ŭater
Guy-Concordia
gi konkoĥdja'
Peel
pil
McGill
makgil'
Place-des-Arts
plas dez aĥ
Saint-Laurent
sãj loĥã'
Berri-UQAM
beĥi' ükam'
Beaudry
bodĥi'
Papineau
papino'
Frontenac
fĥõtenak'
Préfontaine
pĥefõten'
Joliette
ĵoljet'
Pie-IX
pi nöf
Viau
vjo
Assomption
asomsjõ
Cadillac
kadijak'
Langelier
lãĵölje'
Radisson
ĥadisö
Honoré-Beaugrand
onoĥe' bogĥã' |
Côte-Vertu
kot veĥtü'
Du Collège
dü kaleĵ'
De La Savane
dö la savan'
Namur
namüĥ'
Plamondon
plamõdõ'
Côte-Sainte-Catherine
kot sãjt katĥin'
Snowdon
snodön
Villa-Maria
vilamaĥja'
Vendôme
vãdom'
Place-Saint-Henri
plas sãj ãĥi'
Lionel-Groulx
ljonel' gĥu
Georges-Vanier
ĵoĥĵ vanje'
Lucien-L'Allier
lusjã' lalje'
Bonaventure
banavãtüĥ'
Square-Victoria
skŭaĥ viktoĥja'
Place-d;Armes
plas daĥm
Champ-de-Mars
ŝãd maĥs
Berri-UQAM
beĥi' ükam'
Sherbrooke
ŝeĥbĥuk'
Mont-Royal
mõ ĥojal'
Laurier
loĥje'
Rosemont
ĥozmõ'
Beaubien
bobjã
Jean-Talon
ĵã talõ'
Jarry
ĵaĥi'
Crémazie
kremazi'
Sauvé
sove'
Henri-Bourassa
ãri' burasa'
Cartier
kaĥtje'
De La Concorde
dö la kõkoĥd'
Montmorency
mõmorãsi'
Berri-UQAM
beĥi' ükam'
Jean-Drapeau
ĵã dĥapo'
Longueuil– Université-de-Sherbrooke
lõgöj' üniveĥsite' dö ŝeĥbĥuk'
Snowdon
snodön
Côte-des-Neiges
kot de neĵ
Université-de-Montréal
üniveĥsite' dö mõreal'
Édouard-Montpetit
eduaĥ' mõpöti'
Outremont
utĥemõ
Acadie
akadi'
Parc
paĥk
De Castelnau
dö kastelno'
Jean-Talon
ĵã talõ'
Fabre
fabĥ
D'Iberville
dibeĥvil'
Saint-Michel
sãj miŝel
| |
STACIDOMOJ
27. Kiu desegnis la metrostacidomojn?
Ĉiuj stacidomoj estis desegnitaj de individuaj arkitektoj, por krei arkitekte diversan metroreton. Montrealo, kune kun Moskvo kaj Stokolmo, pioniris ĉi tiun konception, kiun adoptis multaj sekvontaj metrosistemoj. La politiko estis apogita de la direktoro de urba planado de Montrealo, Claude Robillard.
Por ekzemplo de la arkitekta diverseco de la metrosistemo, bonvolu vidi ĉi tiun galerion de la metroo.
28. Kiaj estas la planoj por la estonteco de la metroo?
La STM, AMT (Metropola Transport-Instanco) kaj Kebekia Ministerio de Transporto (MTQ) aprobis projekton por etendi la oranĝan linion de ties kapo Henri-Bourassa al la insulo Jesuo por servi la urbon Laval. Konstruado jam komenciĝis kaj la kompleto de la projekto antaŭvidiĝas je somero 2007.
Aliaj planoj studataj de la transportinstancoj inkluzivas etendigojn de la blua linio ĝis Anjou, kaj de la flava linio ĝis la kolegio Édouard-Montpetit en Longueuil je la suda bordo de la rivero Sankt-Laŭrenco. Ĉi tiuj, samkiel la rapidtransporta ligo al la suda bordo per la kontraŭglacia strukturo de la ponto Champlain kaj leĝerrajla sistemo sur la avenuo Parc, estas taksataj "prioritataj iniciativoj" de la MTQ.
Aliaj plilongigoj ankaŭ estas proponitaj, ekzemple la etendigo de la oranĝa linio de Côte-Vertu ĝis la antaŭurb-trajnstacion Bois-Franc; forkigo sudorienten de la Anjou-etendigo de la blua linio; konekto de la flava linio de Berri-UQAM al McGill por komplezi la altan trafikvolumon en la koresponda parto de la verda linio; kaj enmeto de flavlinia stacio en la Antikva Haveno apud la Quai de l'Horloge.
29. Kiaj artverkoj troviĝas en la metroo?
Multegaj artverkoj de gravaj montrealaj artistoj troviĝas en la metroo, unu el la plej bone dekorataj en la mondo. Ili inkluzivas vitralojn, muralojn, freskojn, skulpturojn, kaj aliajn mediojn. Artistoj kiuj laboris pri la montreala metrosistemo inkluzivas tiajn eminentulojn kiel Jean-Paul Mousseau kaj Marcelle Ferron, membroj de la grava kebekia artmovado Les Automatistes.
Kelkaj el la metroaj artverkoj videblas en la galerio de la metroo.
DIVERSAĴOJ
30. Ĉu oni jam faris kinfilmojn en la metroo?
Jes, inkluzive de la filmo de Michael Caton-Jones The Jackal, parte filmita en la stacioj Lionel-Groulx kaj Radisson; kaj la aklamitaj kebekiaj filmoj Jésus de Montréal de Denys Arcand kaj Maelström de Denis Villeneuve, kun scenoj en la stacioj Place Saint-Henri kaj Acadie respektive.
|
|
|
|
Richard Gere kaj Bruce Willis en The Jackal
|
Bildoj (c)1997 Universal City Studios Inc.
|
31. Kiuj estas la plej longa kaj mallonga distancoj inter stacioj?
La plej longa distanco inter du stacioj estas 2,5 km inter Jean-Drapeau, sur la insulo Sainte-Hélène, kaj Berri-UQAM; sur la insulo Montrealo estas 1,45 km inter Vendôme kaj Place Saint-Henri. La plej mallongaj distanco estas inter Peel kaj McGill, disaj de 297 metroj.
32. Kiam estis la plej multetrafika tago de la metrosistemo?
Du milionoj da homoj uzis la metroon por vidi la Papon en la parko Jarry je la 11a de septembro 1984.
33.Ĉu oni rajtas foti en la metroo?
La STM ne havas oficialan politikon pri fotado en la metroo. ĉiel, la metropolicistoj respondecas pri respondi je percibitaj minacoj al la sekureco de la reto. Ili do ofte diras al fotistoj de halti; tamen klare sendanĝeraj aktivecoj (turistoj kiuj fotas unu la alian, unuopaj fotoj de artverkoj, ktp) rare ricevas tian respondon.
Al metro-hobiistoj kiuj antaŭvidas multe foti la reton konsilindas kontakti la Service des affaires publiques de la STM por peti (senpagan) permesilon.
Notu ke ĉia ago kiu riskas malhelpi la movadon de pasaĝeroj estas prohibita.
RETLIGOJ
Société de transport de Montréal (franca kaj angla)
Agence métropolitaine de transport (franca)
metroPlanet - Montréal Métro (angla, germana, hispana)
Esperanto-Societo Kebekia (Esperanto, angla, franca)